Joŝare(Yoshare) Festo en Ŝizukuiŝi(Shizukuishi)
Hodiaŭ, nome en la 15a de aŭgusto, 2004, okazis Ŝizukuiŝi Joŝare festo en Ŝizukuiŝi-urbo, IŬATE. Hodiaŭ ankaŭ estas la meza tago de Ulambano. Ankaŭ en la jaro 1993, okazis la konkurso por monda ĉampioneco de alpkombino(alptipa skiado)
Hodiaŭ mi laboris ĝis la 17a horo en Morioka, poste mi iris al ĉefa strato de Ŝizukuiŝi-urbo. Mi alvenis ĉirkaŭ je la 18a horo kaj 20 minutoj.
Feliĉe mi povis rigardi la festan marŝon dum 30 minutoj. Tiam ĉesis pluveti.
diajxa palankenoKiam mi alvenis la ĉefan straton, oni movis 2 diaĵajn palankenojn.
dancistojPost la diaĵaj palakenoj sekvis grupoj dancantaj kun fama popolkanto "NANBU Joŝare". La kanto naskiĝis en la fino de la 1500aj jaroj, nome inter la jaro 1573 kaj 1592. Kiam feŭdestro NANBU atakis al feŭdestro, kiu regis Ŝizukuiŝi-teritorion, spiono de NANBU demandis al teeja sinjorino por esplori la teritorion. Tamen ŝi respondis nenion, nur dirinte, "Sinjoro de NANBU-samurajoj! Ĉesu demandi. Mi ne respondas vian demandon". "Joŝare(Yoshare)" signifas "Ĉesu" en Esperanto.
dancistoj2Bonvolu aŭskulti. Kliku ĉi tie.Tiu formo kun ludo de ŝamiseno(japana gitaro) estis elfarita en la mezo de la 1920aj jaroj, nome komenco de SHOUWA(ŜOOŬA)erao.
Sekvante bonvolu aŭskulti malnovan kanton. Kliku ĉi tie.Tiu malnova formo estis ludita, ne de ŝamiseno, sed tamburo kaj fluto. Oni povas aŭskulti en la Ulambana danco.
La formo de danco eble estis elfarita en la 1860aj jaroj.
simbolo de shizukuishi anekko Bonvolu unue rigaridi la dancon de laborvestita Ŝizukuiŝi-Anekko(Ŝizukuiŝi faraŭlinoj kaj sinjorinoj). Kliku ĉi tie (por pli malrapida linio ol 56 Kbps) kaj ĉi tie (por pli rapida linio).
Sekvante bonvolu rigaridi la dancon de kimonovestita Ŝizukuiŝi-Anekko(Ŝizukuiŝi faraŭlinoj kaj sinjorinoj). Kliku ĉi tie (por pli malrapida linio ol 56 Kbps) kaj ĉi tie (por pli rapida linio).
La maldekstra foto estas Fraŭlino SHIZUKU(Guto).
simbolo de shizukuishi anekkoEn la fino de la marŝo, tradicia Sansa dancaro en diversaj kvartaloj dancas sian tradician Sansan dancon. Tiam enhavo de memorigilo de mia percifera fotilo nuliĝis.
Verkita de Verda PORKO
kies alia nomo estas SASAKI Masahiro

Publikigita tago; En la 15-a de aŭgusto,2004

Al "Informoj pri IWATE" en Esperanto

Al "Marŝo de La SANSA Danco"

Al "Ulambano"

Reen al la unua paĝo