| Ulambano(japane, O'BON) estas "Somera festo, celebrata ĉefe en Japanio, por bonvenigi kaj regali la animojn de mortintaj prapatroj" de LA NOVA PIV. |
| En Japanio, Ulambano okazas du foje, nome de la 13a ĝis la 15a de julio laŭ la Gregoria kalendaro, kaj de la 13a ĝis la 15a de aŭgusto aŭ de la 13a ĝis la 15a de julio lauŭ japana malnova(luna) kalendaro. |
| En julio okazas la festo en Urbego, nome TOKIO, OSAKA, ktp. En aŭgusto okazas la festo en loko ĉirkaŭ urbegoj. En aŭgusto, multaj urbegaj loĝantoj, kiuj devenas de loko kaj havas siajn parencojn en la loko, revenas al siaj lokaj parencoj por Ulambano. |
![]() | Por bonvenigi kaj regali la animojn de mortintaj parencoj, oni ornamas tombon per floroj kaj oferas manĝaĵojn kaj kukojn. Oni iras al tomboj de siaj mortintaj parencoj kaj bonvenigas la animojn. Oni okazas la diversajn programojn por amuzi kun la animoj. |
![]() | Ulambana Danco (japane "BON ODORI") estas programero por amuzi kun animoj kaj revenantoj de urbegoj. La SANSA Danco estas unu el Ulambanaj dancoj. Do mi prezentas Ulambanan dancon en NIŜINE, Ŝizukuiŝi, IŬATE, kie mi naskiĝis kaj nun loĝas. "NIŜINE" siginifas Okcidentan Montobazon. |
| Oni dancas ĉirkaŭ la scenejo(foto) laŭ ronda danco. La scenejo estis portempe konsturita de loĝantaro en korto de NIŜINE-elementa lernejo. | |
![]() | La Danca festo komenciĝis de lanĉo de fajraĵo. Estis je la 20a horo en la 13a tago de aŭgusto. Antaŭ 1 horo gekanboj ekzercis por la danco. La danca festo finiĝis post 1 horo. |
![]() ![]() | |
| La tamburantoj kondukis la dancan rondon. Gedancantoj sekvis. | |
![]() ![]() | |
| Ekster la rondo flutantoj akompanis kaj en la meza scenejo, kantsitinoj kantis. Kliku! ĉi tie, kaj vi povas aŭskulti la kanton. | |
![]() ![]() | |
| Gejunuloj, geinfanoj, gemaljunuloj dancadis dum ĉirkaŭ 40 minutoj. La movfoto estas ĉi tie(por pli malrapida linio ol 56 Kbps) aŭ ĉi tie(por pli rapida linio).Plue "NANBU YOSHARE"-n, alian faman dancon en Ŝizukuiŝi oni dancas. La kanto estas ĉi tie. Bedaŭrinde mi tute forgesis la dancan manieron, tial mi dancis iom kaj tre mallerte. | |
![]() ![]() | |
| Post la dancado, okazis lotado sen maltrafaj lotoj. Interŝanĝinte inter lotoj kaj diversaj artikloj, la Danca Festo finiĝis. Surstrataj manĝejoj ne troviĝis. |
| Verkita de Verda PORKO |
| kies alia nomo estas SASAKI Masahiro |
Publikigita tago; En la 14-a de aŭgusto,2004
Novigita tago; En la 28-a de aŭgusto,2004
Al "Informoj pri IWATE" en Esperanto
Al "Bazaj Scioj pri IWATE" en Esperanto