Surstrataj manĝejoj en Festo
-en la 7a de aŭgusto, 2004,
en Fajraĵa Festo en Morioka-
Japanaj Kaŝitaj kuiraĵoj
Surstrataj manĝejoj en Japanio estas la plej higiena pro ĝisfunda gvido de sanitarejo.
mangxejoj en noktoĈiam, kiam festo okazas, en festejo surstrataj vendejoj kaj ludejoj malfermiĝas. Ĉi tie estas venditaj manĝaĵoj, kukoj, trinkaĵoj, drinkaĵoj, ludiloj,ktp. En ludejoj estas kaptejoj de orfiŝoj kaj prenejo de diversaĵoj per aerpafilo, ktp.
Do, nun mi prezentas precipe manĝaĵajn vendejojn, kiuj donas japanajn kaŝitajn gustojn.
YAKI-SOBA kaj TAKOYAKIĈie certe estas manĝejoj, "YAKI-SOBA(Subrostita vermiĉelo)", "OKONOMI-YAKI(Patkuko farita de tritikfaruno, ovo, brasiko, viando, vermiĉelo, ktp), "TAKO-YAKI(Buleto farita de tritikfaruno, ovo, tempura restaĵeto, polpo), kaj rostbirdaĵo.
rostbirdoajxoLa rostbirdaĵo estas farita ĉefe de kokaĵo kaj porkaĵo. Ĉi tiuj viandoj estas rostataj sur stango. Ĝi kostas 100 jenojn kun 1 stango en ĉi tiu tago.rostbirdoajxo2
Kuiras TAKOYAKI-n"TAKO-YAKI" estas populara el surstrataj manĝaĵoj. Ĝi devenas de OOSAKA.Ĝi kostas 500 jenojn kun 8 aĵoj en ĉi tiu tago.
usuyaki devenanta de moriokakuiras usuyaki-n.
"USU-YAKI" estas maldika OKONOMI-YAKI. Ĝi povas esti manĝata ĉefe ĉirkaŭ Morioka.Ĝi estis farita ĉefe de tritikfaruno, brasiko, tempura restaĵeto, seka salikoko, sekmarlaktuko, ktp. Ĝi kostas 300 jenojn po 1 folio.
sukersxpinajxoSukerŝpinaĵo estas populara kuko el surstrataj manĝaĵoj. Geinfanoj ŝatas dolĉaĵojn. Apud la manĝejo, plastaj maskoj estas venditaj.
kaptejo de orfisxojinfanoj intencas kapti.Geinfanoj ŝatas ludon por kapti orfiŝojn. Se ili kaptos orfiiŝojn, ili povas havigi al si kaptaĵojn. Tiu ludo estas malfacila eĉ por plenkreskuloj.

Antaŭ amuzigi feston, oni manĝas, trinkas.

Verkita de Verda PORKO
kies alia nomo estas SASAKI Masahiro

Publikigita tago; En la 9-a de aŭgusto,2004

Al "Informoj pri IWATE" en Esperanto

Al "Kio estas SANSA Danco?"

Al "Marŝo de SANSA Danco"

Al "Fajraĵa Festo en Morioka"

Reen al la unua paĝo