Marŝo de La SANSA Danco
En la jaro 2004, mi prezentas la marŝon de
la SANSA Danco!
La marŝo estas farata en "Tyuo(Centra)" Strato, kiu komenciĝas de Morioka urba oficejo kaj apud kiu Gubernia Oficejo troviĝas. Mi raportas la marŝon ekde la 19a horo en la 2a de aŭgusto.
festa cxaroUnue Festa ĉaro(aŭto) kondukas unu dancan grupon. En unu tago kelkaj dek grupoj partoprenas por la marŝo. Kiam mi alvenis al la festejo, la grupo de unu el fakoj de Morioka urba oficejo estis finanta. En maldeksra foto estas alia grupo.
tamburantinoPost la ĉaro sekvas tamburantaro kaj flutantaro. Apud ili gongetanto kuniras. Ili kaj kantistoj sur la ĉaro muzikas por doni al dancaro takton por danci. Veterano de grupo fariĝas gongetanto.
flutantogongetantogongeto
dancas, dancasLaste dancantaro marŝas, kriante takte "Sakkora Ĉoijaŭa jasse(Jen! Feliĉo venu al ni)". En Japana Danco, kunmetita movoj de manoj kaj brakoj ludas pli gravajn rolojn kun tiuj de piedoj. Viro kaj virino ne tuŝe, sed unuope dancas precipe en tradiciaj dancoj.
dancasdancasgongeto
En Japanaj festoj, oni surmetas Jukaton, kiu estas leĝera kimono. Jukato estas festa uniformo en somero. Antaŭ longa tempo, samurajoj kaj nesamurajoj egale surmetis Jukaton en somera festo. Ĝis MEIĴI-Revolucio en la jaro 1868, kimonoj, kiujn oni ĉiutage surmetis, eĉ harformo kaj piedvestoj estis deciditaj laŭ sia socia rango.
rostbirdoajxoLa marŝado finiĝas, tiam sekvante la Ronda Danco komenciĝas. Tiu danco estas tradicia japana formo. Originale oni dancas la Sansan Dancon en la okazo de Ulambano, kiu okazas en mezo de aŭgusto.
En maldekstra foto, Fraŭlinoj SANSA, elektitaj en ĉi jaro, dancas sur la ĉaro. Meze de la ĉaro, oni ronde dancas. Tiu formo estas Ulambana danco(japane "BON ODORI"). La danca marŝado estas eŭropa formo.
tradicia dancosinsekavaj faruxlinoj SANSA
ronde dancasronde dancas
En la ronda danco, gerigardantoj povas danci kune. La ronda danco daŭras dum 1 horo. Kiam en la jaro 2007 okazos la 92a Universala Kongreso en Jokohamo,kie estas suda de urbo Morioka, ni Iŭate-anoj bonvenigos kongresanojn, kiuj vizitos urbon Morioka antaŭ la kongreso. Do, tiam ni dancu!
Verkita de Verda PORKO
kies alia nomo estas SASAKI Masahiro

Publikigita tago; En la 9-a de aŭgusto,2004

Novigita tago; En la 28-a de aŭgusto,2004

Al "Informoj pri IWATE" en Esperanto


Al "Kio estas SANSA Danco?"


Al "Bazaj Scioj pri IWATE" en Esperanto

Reen al la unua paĝo